第16章 王六郎—LA FI?ISTO KAJ LIA AMIKO

En la norda antaŭurbo de Zichuan vivis fiŝisto nomata Xu. Ĉiunokte li kunportis vinon al riverbordo, kie li fiŝkaptis drinkante. Antaŭsia drinkado, li ofte verŝis iom da vino surteren kun preĝo: "Kundrinku ankaŭla droninto-fantomoj en rivero!" Kaj tio fariĝis lia kutimo. Tial, dum aliaj homoj malbonŝance fiŝkaptis neniom, fiŝisto Xuĉiam povis kapti plenkorbon da fiŝoj. Iunokte kiam Xu drinkis sola, venis junulo, kiuĉirkaŭpromenis proksime. Xu invitis lin kundrinki, la junulo senhezite akceptis la inviton. Tamen tiun nokton Xu kaptis neniom da fiŝo kaj li sentis grandan bedaŭron. La junulo stariĝis proponante: "Lasu min peli la fiŝojn por vi en la malsupra fluo!" kaj li tuj foriris. Postnelonge la junulo revenis kaj diris al Xu: "Ho, venos amasoj da fiŝoj!" kaj efektive aŭdiĝis en la rivero ŝmacado de fiŝoj. Xu levis sian reton kaj jam trovis, kelkajn fiŝojn kaptitajn, senescepte pli longajn ol futo. Li treĝojis kaj dankis al la junulo pro lia helpo. Kiam Xu volis hejmen reveni, li donacis fiŝon al la junulo, sed tiu ne akceptis, dirante: "Mi ofte ĝuis vian regalon per bona vino, tial, mia eta servo tute ne indas vian dankon. Se vi ne rifuzos, mi volonte donu servon al vi!" "Ho, vi drinkis kun mi nur unufoje kial vi diras pri ofta regalo?" Xu diris. "Se vi favoros min per ofta veno al mi, tio nature estos tre bonvena por mi. Mi hontas nur pri tio, ke mi ne povos iel rekompenci vin." Demandite pri familia kaj voka nomoj, la junulo respondis: "Mia familia nomo estas Wang. Voknomo al mi mankas. Vi povas simple nomi min Wang Liulang[13]," kaj li foriris.

La sekvan tagon Xu vendis la fiŝojn kaj gajnis pli multe da mono. Li aĉetis vinon. Nokte kiam li iris al la riverbordo, la junulo jam venis pli frue kaj ili kuneĝuisĝojan drinkadon. Post kelkaj pokaloj da drinkaĵo, la junulo refoje eniris la riveron por peli fiŝojn al Xu. Tiel pasis duonjaro. Iunokte la junulo subite diris al Xu: "Ho, post nia interkonatiĝo ni estis pli intimaj ol fratoj. Sed ni baldaŭdisiĝos." Dirinte tion li tre malĝojis. Mirigite Xu demandis pri la kialo. La junulo hezitis plurfoje kaj fine diris: "Se ni estas tiel intimaj amikoj, eble mia parolo ne surprizos vin. Por diri malkaŝe mi estas fakte fantomo. Dum vivo mi estis tre drinkema kaj iufoje fine dronis ĉi tie dum ebrio. Tio okazis antaŭ kelkaj jaroj. Antaŭe pro tio, ke vi povis fiŝkapti pli multe ol aliaj, vi devis danki al mia subpelado de fiŝoj por rekompenci vian vinregalon. Morgaŭ finiĝos mia kulpo kaj venos por mi anstataŭanto. Mi renaskiĝos en alia loko kajĉinokte ni havas por ni la lastan kunsidon. Pro tio mi ne povas liberigi min de granda bedaŭro!"

Kiam Xu ekaŭdis la parolon, komence li sentis grandan surprizon, sed ĉar ili estis intimaj amikoj dum longa tempo, Xu neniom timis, sed multe malĝojis kortuŝite. Li verŝis plenpokalon da vino, transdonis al la junulo kaj diris: "Ho, eldrinku tion, kara amiko! Ne estu tro malĝoja! Kvankam disiĝo estas dolora, tamen finiĝo de via malfeliĉo estas bona afero, lasu min gratuli al vi!" kaj ambaŭĝoje kundrinkis.

"Kiu estos la anstataŭanto por vi?" demandis Xu.

"Ho, morgaŭ vi povos rigardi ĉe la riverbordo," respondis Wang Liulang. "Tagmeze virino venos por transiri la riveron, sed falos droninta. Tiu estos mia anstataŭanto."

Ili kundrinkisĝis kiam aŭdiĝis kokerikoj en la vilaĝo kaj nur tiam ambaŭdisiĝis larme. La sekvan tagon, Xu frue venis al riverbordo atendante por vidi kio okazos. Tagmeze efektive venis virino kun bebo. Atinginte la riveronŝi dronis en akvo, dume la bebo forĵetita surborde laŭte ploradis, svingante siajn manojn kaj piedojn. La virino dronis kaj emerĝis plurfoje subite ŝi sukcesis rampi sur la bordon, kvankam tutkorpe malseka. Sidante sur tero ŝi ripozis, momenton kaj poste foririsĉirkaŭprenante la bebon. Kiam la virino dronis en la akvo, Xu sentis kompaton kaj tre volis kuri savi ŝin. Sed Xu repensis, ke tiu estas anstataŭanto de Wang Liulang, tial, Xu retenis sin kaj ne klopodis savi. Sed post kiam la virino iris el la akvo, Xu dubis, ke la parolo de Wang verŝajne estis senefika. Tiun nokton, Xu daŭrigis sian fiŝkaptadonĉe la malnova loko, la junulo revenis kaj diris: "Nun ni revidas nin kaj eĉne necesas paroli pri disiĝo! "

Xu demandis pri la kialo. Wang respondis: "La virino jam faris anstataŭon por mi, tamen mi memvole forlasisŝin pro la bebo enŝia sino. Se du vivoj devos perei por anstataŭi min solan, tion mi neniel konsentas, kvankam mi ne povas sciiĝis kiam mi devos atendi por la aliaŝanco. Aŭ, eble la destinita amikeco inter ni ankoraŭ ne finiĝos? "

"Ho, vi havas vere humanan bonkoron!" kortuŝite suspiris Xu dirante. "La Dio scios pri tio!" kaj de tiam ili ambaŭ rendevuis kiel antaŭe. Post kelkaj tagoj, Wang revenis adiaŭi. Xu supozis, ke li havos alian anstataŭanton.

"Ne" respondis Wang. "Mian lastfojan bonkorecon efektive sciis Dio kaj mi estas nomumita kiel la loka dio de Wuzhen en Zhaoyuan-gubernio. Morgaŭ mi jam devos veturi por enoficiĝi. Se vi ne forgesos nian intiman amikecon, bonvolu min foje viziti spite al la longa vojaĝo."

Xu diris gratulante: "Vi fariĝos dio pro via bonvirto kaj certe estos bonvena de la popolanoj! Tamen homa kaj dia mondoj estas sen komunikiĝo, kiel mi povus trovi vin eĉse mi farus la viziton spite al longa vojaĝo? "

"Vi nur vizitu kaj ne zorgu pri ceteraj aferoj," respondis Wang kaj foriris kun ripetaj admono.

Reveninte hejmen, Xu preparis sin por vojaĝi al oriento. Lia edzino diris ridante: "La vojaĝo longas je centoj da lioj. Eĉ se vi atingos, kiel vi povos interparoli kun argila diidolo?" Sed Xu ignoris tion. Li vere veturis kaj atingis Zhaoyuan-gubernion. Li petis informon de indiĝenoj kaj eksciis, ke tie efektive troviĝis urbeto Wuzhen.

Post serĉado fine li venis al Wuzhen. Li aranĝis sin en hotelon kaj demandis, kie estis la templo de la loka dio. "Ho, honorinda gasto," demandis la hotelmastro surprizite. "Ĉu vi estas sinjoro Xu?"

"Jes" respondis Xu.

"Kiel vi eksciis?" "Ĉu via hejmloko estas Zichuan?" plu demandis la mastro.

"Jes. Kiel vi eksciis?" sed la hotelmastro, anstataŭrespondi, haste foriris.

Postnelonge venis amasoj da viroj, braktenantaj bebojn, aŭ virinoj, knabinoj, scivoleme rigardantaj ekstere de la pordo, kiuj kolektiĝis ĉirkaŭe kvazaŭ muro. Tio faris Xu ankoraŭpli mirigita. Tiam la amasoj diris al li: "Antaŭkelkaj noktoj, ni vidis en sonĝo la lokan dion, kiu informis nin, ke lia amiko sinjoro Xu venos de Zichuan kaj ni donacu al li iom da vojaĝpago. Tial ni atendas vin jam delonge."

Xu ankaŭ tre miris kaj li vizitis la templon de la loka dio por kulti preĝante: "Post nia disiĝo mi ofte karmemoris vin eĉensonĝe kajĉifoje kiam mi venas laŭnia rendevuo, vi anticipe informis tion al la lokaj loĝantoj. Pro tio mi tre dankas vin. Tamen mi sentas honton, ke mi havas nenion karan por oferi al vi krom taso da vino. Bonvolu ne opinii ĝin malinda kaj drinku same kiel ĉe la riverbordo." Preĝinte li bruligis iom da paperaj ofer-banknotoj. Tiam leviĝis vento depost la dia sidloko, kiu turniĝadis dumlonge kaj disiĝis poste. Tiun nokton Xu vidis en sonĝo, ke la junulo Wang alvenis en delikataj vesto kajĉapo, tute malsame ol antaŭe. Li diris al Xu: "Vi vizitas min spite la longan vojaĝon, tio kortuŝis minĝislarmeĝojige. Pro mia ofico, mi ne povas rekte intervidiĝi kun vi. Kvankam ni estas nun proksimaj, tamen samtempe ĝuste kiel malproksimaj. Tio tre ĉagrenigas min. La lokaj loĝantoj prezentos al vi iom da donaco, akceptu tion kiel de amikoj intimaj. Okaze de via revena ekveturo, mi certe venos bonsendi vin."

Loĝinte tie kelkajn tagojn, Xu volis hejmen reveni. Sed la amasoj kompleze retenis lin. Ĉiutage pluraj gastigantoj konkure invitis lin al tag-aŭ vesperfesteno. Kiam Xu fine decidis ekveturi, la amasoj konkure faris donacojn al li. Kaj dum malpli ol unu tago, la donacoj jam plenigis tutan sakon. Kolektiĝis kaj maljunaj avoj kaj junaj infanoj por gvidi lin ekster la vilaĝon. Subite leviĝis vortica vento, kiu akompanis Xu pli ol dek liojn.

Xu refoje riverencis dirante: "Adiaŭ, kara Liu Lang! Ne plu min sendu malproksimen! Kun bona koro vi certe favoros tiunĉi lokon feliĉa. Pri tio ne necesas mia admono al vi, malnova intima amiko!" La vento rondkuris for nur post longa tempo. Ankaŭla lokaj popolanoj revenis kun miro kaj suspiro. Reveninte hejmlokon, Xu jam fariĝis iom bonhava kaj ne plu okupis sin per fiŝkaptado. Poste kiam li renkontis gastojn el Zhaoyuan kaj demandis al ili pri la loka dio, oniĉiam respondis, ke la dio estis tre efika. Estis ankaŭ alia onidiro, ke tio okazis en Shikenzhuang, la vilaĝo de Zhangqiu-gubernio. Mi ne scias kiu estis pli fidinda.

Komentarias la verkanto de la strangaĵoj:

Fariĝinte altrangulo tamen ne forgesi sian amikon el malnova tempo, jen konduto de dio! Rigardu, hodiaŭ el la nobluloj en luksa ĉaro, kiu ankoraŭ rekonas siajn amikojn en plebeco? En mia hejmvilaĝo estis emerito, tre malriĉa. Li havis intiman amikon de infanaĝo, kiu nun funkciis kiel altranga mandareno en "Fekunda" ofico. La emerito pensis, ke lia amiko certe monhelpos lin okaze de lia vizito. Post penado por vojaĝpago kaj millia veturado li fine realigis sian viziton al la mandareno, sed rezulte tute elreviĝis. Li eĉdevis forvendi siajn pakaĵon kajĉevalon por havigi al si vojaĝpagon. Lia frato el sama klano, tre humura, verkis monatan arion moki lin:

En tiuĉi monato,

alvenis mia frato.

Foriĝis lia felĉapelo,

nekŝirmis lin ombrelo.

ĉevalon anstataŭis azeno,

nur tiamĉesis lia peno.

Tio vere ridindis.