第17章 偷桃——PRI?TELO DE PERSIKO

Infanaĝe mi vizitis foje la provincanĉefurbon por partopreni ekzamenon dum la tago de Printempa Komenco. Laŭ malnova moro, unu tagon antaŭe komercistoj de diversaj rondoj starigis ornamitajn arkaĵojn kaj gratulis per orkestroj al la oficejo de mandarenoj, tio nomiĝas Ludo de Printempo. Ankaŭmi tien iris kun amikoj porĝui la spektaklon. Tiutage la homoj venis nube. Ambaŭflanke en la halo sidis oriente-okcidente kvar mandarenoj vid-al-vide ĉiuj en ruĝa robo. Tiam mi estis tro juna por scii, kiel kiaj oficistoj la mandarenoj funkcias. Aŭdiĝis nur bruado de homoj kaj muzikiloj. Jen elpaŝis viro vektportanta ion kaj knabo kun disetendiĝantaj haroj. Verŝajne li diris ion, kio tamen dronis neaŭdebla en la tumulta bruo. Ni vidis, ke la mandarenoj ridis kaj pedelo nigre vestita tuj ordonis laŭte ke li komencu la ludon. La viro jesis kaj demandis kian ludon oni volas spekti. La mandarenoj interkonsiliĝis per kelkaj vortoj kaj la pedelo demandis pri kio la viro lertas. Li respondis, ke li povas renversigi naturajn fenomenojn. Tion raportis la pedelo al la mandarenoj. Momenton poste li reeliris kun ordono, ke oni alportu persikon.

La viro jesis humile kaj demetis sian veston, per kiu li kovris la keston.Ŝajnigante sin plendanta, li grumblis: "Kiom malprudentas nia mandareno! En sezono de glacio, kie mi povus akiri persikon? Se mi rifuzos, tio certe kolerigos Lian Moŝton. Kion fari? "

Lia filo parolis: "Paĉjo, vi jam promesis, kiel do povas nun rifuzi? "

Post longa hezitado la magiisto vole-nevole parolis: "Mi jam bone pripensis. Kie oni povas trovi persikon nun, kiam la printempa neĝo ankoraŭ amasiĝas en la homa mondo? Nur en la ĝardeno de Diino Wangmu[14]kie regas ĉiam prospero sen velko, probableĝi troviĝas. Do unika eliro por ni–ŝteli de tie."

La filo diris: "Hi, sed kiel oni povusŝtupare ascendi laĉielon? "

"Rimedo!" La viro respondis.

Kaj li malfermis la keston, de kie li elprenis longan ŝnuron, proksimume je kelkdek Zhang[15]longa. Ordigante la viro trovis la randon, kiun liĵetis aeren kaj laŝnuro tuj pendiĝis aere kvazaŭioĝin kroĉis.

Postnelonge liĵetis laŝnuron pli kaj pli altenĝis laĉielo elĉerpiĝis.

"Venu, mia infano!" Li vokis la knabon. "Mi estas tro olda kaj peza por tien iri, do vi iru!"

Kaj li donis laŝnurrandon al la filo dirante: "Surgrimpu per tio! "

La filo akceptis la ŝnuron kun perpleksa mieno plendante: "Tro stultas vi, mia patro, ke vi devigas min surgrimpi al la ĉielo dek mil futojn alta per tiel maldikaŝnuro. Seĝi disŝiriĝos en la mezo, ĉu mi ankoraŭrezervos mian vivon? "

Sed la patro kriis redevige: "Mi jam misdonis promeson kaj nun ege pentas senhelpe. Do iru, mia filo, malgraŭla peno. Se vi sukcesos, certe ricevos premion de cent taeloj da arĝento, per kio mi edzinigos vin je bela knabino."

La filo prenis la ŝnuron kaj ekgrimpis supren spirale. Liaj manoj moviĝis kaj piedoj sekvis kvazaŭaraneo sur araneaĵo kaj iom post iom eniĝis en nubaron ne plu videbla.

Post longa tempo, falis persiko tiel granda kiel taso. La magiistoĝojega dediĉis tion al la halo. La persiko rondiris de unu al alies manoj de mandarenoj, kiuj post longa observado neniel povis konfirmi aŭneiĝian aŭtentiecon. Subite laŝnuro falis teren.

La magiisto konsterniĝis kun ekkrio: "Ho ve! Iu disŝiris laŝnuron. Kiel mia filo sin apogas? "

Post momento io falis. Observante li ekvidis, ke jen la kapo de lia filo. Komprenante tion, li lamentis: "Ho, certe la gardisto malkaŝis laŝtelon! Fatalaĵo por mia filo! "

Post momento, falis gambo kaj membroj sin sekvis unu post alia falantaj. La magiisto kun kortuŝa plorego kolektis la membrojn de sia filo en la keston kaj ĝin fermis dirante: "Mi havis nur tiunĉi solan filon, kiuĉiam kajĉie min akompanis en migrado. Hodiaŭ pelate de la ordono li estis trafita senatendite de severa malfeliĉo. Kion mi povas fari krom lin enterigi? "

Li iris al la halo kaj petegis: "Jen, mia filo estis mortigita pro la persiko. Kompatu min kaj helpu en lia enterigo, pro kio mi restos eterne dankema al vi!" Mandarenoj treegeŝokiĝis kajĉiuj monalmozdonis malavare.

La magiisto akceptisĉies donacojn, metis ilin en sian poŝon kaj vokis frapante la keston: "Mia filo, kial vi ankoraŭne eliris por danki pro la premio?" Laŭlia voko ekiris el la kesto la knabo kun disetendiĝantaj haroj, kiu kappuŝis la kovrilon kaj riverencis al la nordo. Tiu knabo, estis neniu alia ol la propra filo de la magiisto. Pro la eksterordinara mirindeco, ĝis hodiaŭ mi ankoraŭ bone memoras ĉi tiun magion. Poste mi aŭdis, ke adeptoj de la religio de Blanka Lotuso scipovas tiun magion, ĉu ili do estis ties disĉiploj.