第15章 宅妖——DOMAJ MONSTRA?OJ

Sinjoro Li de Changshan estis nevo de Li Wuxuan, la justicministro de Ming-dinastio. En lia domo ofte okazis strangaĵoj. Foje li vidis en halo printempan benkon, kiu estis karne roza, tre bela kaj glata. Ĉar laŭmemoro de sinjoro tiuĉi objekto ne devis troviĝi en la domo, li iris pli proksimen por palpi. Tamen tute neatendite la printempa benko kurbiĝis post lia premo kaj moliĝis kiel karno. Timigite sinjoro Li fortiriĝis. Sin turninte li ekvidis, ke la benko moviĝis per kvar piedoj kaj iom post iom eniris en la muron. Alifoje li vidis blankan stangon, kiu estis delikata, maldika longa kaj sin apogis je muro. Li iris pli proksimen por palpi, sed la stango tuj glitfalis teren kaj rampis zigzage kiel serpento, eniris en la muron kaj malaperis post momento.

En la 17-a jaro de Kangxi-erao(1678 p.K.), sinjoro Wang Junsheng laboris en la domo kiel instruisto. Iuvespere kiam la lampo estisĵus bruligita kaj sinjoro Wang kuŝis ripoze sur lito sen demeto de siajŝuoj, subite li vidis hometon, altan jeĉirkaŭtri coloj, kiu eniris de laĉambro, sed postnelonge li alportis du malgrandajn benketojn kaj starigis ilin en laĉambromezo. La benketoj tre similis al tiuj ludiloj el sorgtigoj por infanoj. Post momento du hometoj alportis ĉerkon longan je ĉirkaŭ 4 coloj kaj metis sur la benketojn. Apenaŭ ili aranĝis tion bonorde venis virineto kun kelkaj servistinoj, ĉiuj estis same liliputaj kiel la hometoj. La virineto portis sur si funebran veston, kanabaŝnuroĉirkaŭligisŝian talion kaj tolo volvisŝian kapon. Per manikoŝirmante sian buŝonŝi plorĝemis, tiel delikate kiel zumo de giganta muŝo. Strabe subrigardinte dum longa tempo, sinjoro Wang sentis tion kvazaŭliaj haroj hirtiĝis de forta teruro kaj severa prujno ekfalis sur lian korpon. Li ekkriis laŭte volante forkuri, sed stumble falis de sur la lito. Tremante tutkorpe li neniel povis levi sin. Aŭdante lian krion, ĉiuj aliaj personoj en lia lernejo alkuris, sed troviĝis, nek la hometoj nek laĉerko.