第14章 荞中怪——MONSTRO EN FAGOPIRARO

Maljuna sinjoro An de Changshan emis okupi sin per kamplaboroj. Estis aŭtuno. Maturiĝis fagopiro, kiun oni prifalĉis kaj amasigisĉe rando de kampo. Ĉar en najbara vilaĝo estis grenŝtelistoj, li ordonis, ke la farmistoj rapide transportu sub la luno rikoltaĵojn al la korto. Post kiam la farmistoj foriris transporti, sinjoro An mem restis gardi kaj kuŝis sub malfermaĉielo apogante sin sur lanco kiel kapkuseno. Kiam liĵus fermis siajn okulojn, li subite aŭdis bruon, ke iu surpaŝis la stoplojn de fagopiro. Li suspektis, ke tio estas alveno de ŝtelistoj. Rapide levante sian kapon, li ekvidis grandan diablon, pli ol dek futojn altan, kun ruĝaj senordaj haroj kaj estis tre proksime for de li. Sinjoro An tre timis, sed jam ne havis tempon trovi elirejon, do abrupte eksaltis kaj forte pikis ĝin. La diablo tondre hurlis forirante. Timante ke la diablo revenos, sinjoro An ekiris revenen kun lanco sur sia ŝultro. Duonvoje li renkontiĝis kun la farmistoj, li rakontisĉion kaj avertis, ke ili ne iru, sed la farmistoj ne tute kredis liajn vortojn.

La sekvan tagon, kiam ili sunumis la fagopirojn sur placo, subite aŭdiĝis bruo en aero. Sinjoro An terurite kriis: "Revenas la diablo!" kaj haste kuris. La amasoj ankaŭforkuris. Ili rekolektiĝis nur post du horoj. Sinjoro An ordonis starigi multajn pafarkojn por sin defendi. Alian tagon, la diablo efektive revenis. Sekve ekpafiĝis sagoj. La diablo fortimiĝis kaj ne revenis eĉdum 2 aŭ3 tagoj.

Post kiam la fagopiro estis kolektita en tenejon, la kulmoj amasiĝis senorde. Sinjoro An ordonis stakigi ilin kaj li mem ascendis sur unu por piedpreme masivigiĝin. Kiam la kulmoj estis amasigitajĝis alteco de kelkaj futoj, kaplevante li rigardis malproksimen kaj subite kriis kun timo: "La granda diablo venas!" Dum la amasoj haste serĉis pafarkon, la diablo jam ĵetis sin al sinjoro An, kiu tuj falis kaj diablo ekmordis lin je frunto kaj forkuris. Farmistoj kune ascendis la stakon por esplori kaj trovis, ke peco da fruntosto polme granda jam estis formordita kaj la maljuna sinjoro jam senkonsciiĝis. Oni rapide portis lin hejmen, sed li baldaŭ mortis. Depost tiam neniu plu revidis la diablon. Finfine oni eĉne sciis, kiu monstroĝi estis.