第13章 捉狐—KAPTI VULPON

Maljuna sinjoro Sun, la onklo de mia boparenco Sun Qingfu, estisĉiam brava. Iufoje kiam li kuŝis tage por ripozi, verŝajne io ascendis lian liton kaj li eksentis sinŝanceliĝema kvazaŭŝvebante en nuboj. Li pensis: ĉu venusĝeni min la vulpospirito? Subrigardante li vidis, ke alvenis io simila al kato, kun flavaj haroj kaj verda buŝo, kiu rampis de lia piedo malrapide kvazaŭtimis veki la maljunulon. Fineĝi surrampis lian korpon. Kiam ĝi tuŝis lian piedon, la piedo ekatrofiiĝis. Kiam ĝi tuŝis lian membron, la membro ekmoliĝis. Kiam ĝi tuŝis lian ventron, la maljunulo subite leviĝis, kaptis kaj firme tenisĝin je la kolo. La vulpo abrupte ekkriis, sed ne povis sin liberigi.

Sinjoro Sun tuj alvokis sian edzinon, por ke ŝi ligu per rubando la talion de la vulpo. Tenante la du randojn de la rubando, sinjoro Sun diris ridante: "Oni diris, ke vi estas treŝanĝema. Nun mi fikse rigardu al vi kaj vidu kiel viŝanĝiĝos?" Apenaŭli diris tion, la vulpo subite malgrandigis sian ventron tiel maldika kiel tubo kaj preskaŭforglitis. Konsternite sinjoro Sun penis forte ligiĝin, sed la vulpoĉifoje pligrandigis sian ventron tiom dika eĉpli ol trabo kaj faris tiom malmola ke li ne povis subpremi. Kiam lia premo iom malstreĉiĝis, ĝi refoje malgrandigis sin. Timanteĝian eskapon, sinjoro Sun urĝe petis, ke lia edzino tuj mortiguĝin, sed en hasteco la edzino ne sciis, kie forlasis la tranĉilon kaj serĉis ĉirkaŭrigardante. Sinjoro Sun per sia rigardo maldekstren signis la lokon de la tranĉilo. Sed kiam li returnis sian kapon, li trovis en sia mano nur rubandon kvazaŭringon sen vulpo.