第12章 咬鬼—MORDI FANTOMON

Shen Linsheng diris, ke lia amiko, sinjoro N, foje siestis dum somera tago. Nebulkonscie li vidis, ke virino enirisĉambron flankenŝovinte la pordkurtenon. Kun blanka tolo volvita sur kapo, ŝi portis funebran veston kaj rekte iris al la internaĉambro. Sinjoro N pensis kun dubo, ĉu najbarino vizitas lian edzinon? Tamen li redemandis al si, kial viziti sinistre en funebra vesto? Dum li ankoraŭkonfuziĝis, la virino jam eliris. Zorge observante li opines, ke ŝi estas ĉirkaŭ 30-jara, kun flaveŝvela vizaĝo, kuntiriĝintaj brovoj kaj timinda aspekto. Hezitemeŝi ne foriris kaj iom post iom, venis al lia lito. Ŝajnigante sin dormanta, sinjoro N atendis, kionŝi faru?

Postnelonge la virino suprentirinte sian jupon ascendis la liton kaj premis la ventron de sinjoro N. Li sentis ŝin je miloj da kilogramoj peza. Kvankam li estis konscia en cerbo, tamen li ne povis levi siajn manojn kvazaŭkatenitajn, nek piedojn kvazaŭ velkajn. Li volis urĝe voki "Helpon" , tamen ne povis eligi voĉon. Per sia buŝo la virino flare kisis la vizaĝon de la sinjoro, ĉie de frunto al nazo, brovoj kaj vangoj. Li sentis, ke ŝia buŝo estis tiel malvarma kiel glacio kaj la frosta spiro penetris ĝisoste. En embaraso sinjoro elpensis kontraŭrimedon: mordi ŝin, kiam ŝi estos kisanta la vangon.

Postnelonge efektive la virino estis kisanta la vangon kaj profitante la ŝancon, sinjoro N ekmordis ŝian zigomon, tiel ke liaj dentoj eĉ eniĝis en ŝian vangkarnon. Dolore la virino ekforiĝis, baraktante kaj plorante. Sinjoro N mordis pli forte kaj sentis, ke sango fluis malsekigante la kapkusenon. Dum ili estis en dolora intertenado, sinjoro N subite aŭdis voĉon de sia edzino en la korto kaj li kriegis: "Fantomo!" Kiam li nur malfermis sian buŝon, la virino jam forŝvebis senspure. La edzino enkuris, sed vidis nenion neordinaran. Ŝi mokridis, ke li deliris en koŝmaro. Sinjoro N rakontis la strangaĵojn kaj diris, ke sango povas esti pruvilo. La geedzoj kontrolis kaj trovis, ke kvazaŭ pluvo tralikiĝis de sur tegmento al litaĵo kaj kapkuseno. Flarante ili trovis tiom naŭzan fetoron, ke sinjoro N vomegis pro tio. Eĉpost tagoj li ankoraŭsentis en sia buŝo malbonodoron postrestantan.