第30章 三生—EN TRI VIVOJ
- 世界语全译本:聊斋志异(全4册)
- 蒲松龄原著 孙明孝主编
- 959字
- 2019-11-20 18:49:26
Sinjoro Liu, kiu trapasis la provincan ekzamenon samjare kiel mia forpasinta kuzo sinjoro Pu Wenben, povis memori la okazintaĵojn en siaj antaŭaj vivoj. Li mem diris, ke en sia unua vivo li estis ĝentilhomo, sed kun multaj malbonvirtaj agoj kaj mortis en la aĝo de sia 62-a jaro. Kiam li renkontiĝis kun la Reĝo de Hadeso, komence la Reĝo akceptis lin kiel biensinjoron, proponante al li seĝon kaj teon. Liuŝtele rigardis kaj rimarkis, ke la teo en taso de la Reĝo estis klara, dum tiu en sia propra taso estis tiel malklara kiel gelateno. Liu demandis al si: "Ĉu tio eble estus t.n. Forgesiga Pocio?" Profitante la okazon kiam la Reĝo rigardis al alia loko, Liu ŝtele elverŝis la teonĉe tabloangulo, ŝajnigante sin kvazaŭjam eltrinkinta la teon.
Postnelonge la Reĝo kontrolis la registro-libron kaj legis pri multaj kulpoj de Liu, kolere li ordonis fantomojn fortiri, Liu kondamnitan al puno, renaskiĝi kielĉevalo. Kaj feroca fantomo tuj ligis Liu per ĉenaro kaj forsendis lin al domo kun sojlo tro alta por transiri. Dum Liu ankoraŭ hezitis, la fantomo forte batis lin. Pro dolorego li falis. Rigardante Liu trovis sin jam en stalo kaj aŭdis, ke oni diris: "La nigraĉevalino naskisĉevalidon viran!" Liu estis konscia en sia menso, sed ne povis paroli per buŝo. Li sentis sin tiel malsata kaj vole-nevole devis alproksimiĝi al laĉevalino por mamsuĉi.
Post 4 aŭ 5 jaroj, li kreskis alta kaj impona ĉevalo, sed tre timis vipadon. Vidante skurĝon li tuj ekkuris pro timo. Servo al mastro ankoraŭne estis tre dolora,ĉar li certe aldonis selon kaj ŝirmilon. Sed rajdo far lakeo aŭ ĉevalisto estis netolereble dolora, ĉar ili kutime ne uzis selon, sed ĉiam spronis per ambaŭ kruroj. Pro indigno Liu ne manĝis dum tri tagoj kaj sekve malsatmortis.
Lia spirito revenis al la halo de la Reĝo de Hadeso. Kontrolinte la verdikton, la Reĝo konstatis, ke la templimo de aljuĝita puno al Liu ankoraŭne pleniĝis. La Reĝo riproĉis Liu pro lia evito de puno, do ordonis, ke Liu estu senhaŭtigita kaj renaskiĝu kiel hundo. Ĉagrene Liu ne povis foriri. Amasoj da fantomoj senorde batis lin. Kun dolorego Liu forkuris al kampo kaj pensis, ke morto eĉpli preferindas. Kun indigno li saltis de sur klifo kaj falis teren, ne povante sin levi. Rigardante Liu trovis sin jam en hundnesto, lekata de hundino kaj konsciis, ke li mem jam renaskiĝis en homa mondo. Kiam li iom kreskis, vidante fekaĵon aŭ urinon, li ankaŭ sciis, ke tio estas malpuraĵoj, tamen kun alloga odoro. Sed li firmdecide rifuzis tion manĝi. Estante hundo unu jaron, pro indigno Liu plurfoje volis memmortiĝi, sed li ankaŭtimis, ke la Reĝo de Hadeso kulpigos lin pri evito de puno. Bredante hundon, la mastro neniam pensis pri ĝia buĉo. Do li intence atakis la mastron demordinte de li eĉ pecon da karno. La mastro ekkoleris kaj batmortigis la hundon. Juĝante Liu, la Reĝo de Hadeso koleris pri lia ago kaj punis lin per centoj da skurĝoj, renaskigis lin serpento, fermita en mallumaĉambro. Tre sufokite Liu rampis supren laŭla muro kaj tra truo elrampis. Rigardante Liu trovis sin jam serpento inter herboj. Li decidis, ke li neniam ataku vivantojn. Kiam li malsatis, li nur prenis fruktojn kiel siajn manĝaĵojn. Tiel pasis pli ol unu jaro. Li ofte pensis, ke estas malpermesataj al li kaj memmortigo kaj intenca mortigo. Li ja volis elserĉi bonan morton por si, sed ankoraŭne trovis. Iutage kiam li kuŝis inter herboj, li ekaŭdis alveturantanĉaron kaj rapideĵetis sin barante la vojon, tiel ke la galopantaĉaro tuj tranĉis lin en du partojn.
La Reĝo de Hadeso tre miris pri lia rapida reveno. Liu memkonfesis ĉion, rampante sur tero. La Reĝo opiniis, ke li, ĉifoje senkulpe mortigita, estas ekskuzinda kaj permesis, ke li renaskiĝu kiel homo kiam venos la limdato kaj tiu ja estis sinjoro Liu en aktuala vivo. Kaj sinjoro Liu scipovis paroli tuj post sia naskiĝo kaj li povis parkere memori ĉion, kion li legis. Tiel li sukcese trapasis la provincan ekzamenon en 1621-a jaro. Li ofte admonis al homoj: rajdante ĉevalon, nepre uzu selon, ĉar la sprono per kruroj pli turmentas ol torturo.
Komentarias la verkanto de la strangaĵoj:
Inter bestoj ja troviĝas grandsinjoroj. La kaŭzo kuŝas en tio, ke inter grandsinjoroj estas ne sen bestoj. Tial, ke la plebanoj faras bonon, tio similas al planti arbon por ricevi florojn; kaj la nobluloj faras bonon, tio similas al buti bedon jam havinte florojn. Estas necese planti grandan arbon kaj buti longan tempon. Alie li devos tiri ĉaron kun peza ŝarĝo kaj suferi bridon, estante ĉevalo; aŭ li devos preni fekaĵon kiel sian manĝaĵon kaj suferi buĉon; estante hundo; aŭ, des malpli preferinde li devos porti sur si skvamojn kaj suferi bekmanĝadon-estiĝi serpento!