第29章 野狗——SOVA?A HUNDO
- 世界语全译本:聊斋志异(全4册)
- 蒲松龄原著 孙明孝主编
- 330字
- 2019-11-20 18:49:26
Dum la ribelo de Yu Qi[20], sennombraj popolanoj estis masakritaj. Vilaĝano Li Hualongŝtele kuris revenen de montaro. Okaze la trupoj alvenis nokte. Li timis sendistingan murdon, sed dum hasteco ne trovis por si kaŝejon, li do kuŝiĝis inter la amasoj da kadavrojŝajnigante sin mortinto. Kiamĉiuj trupoj preterpasis, Li ankoraŭne kuraĝis eliri. Subite li vidis, ke la kadavroj sen kapo aŭbrakoj ekstaris unu post alia. Interalie unu kadavro, kies dehakita kapo ankoraŭligiĝis sur laŝultro, ekparolis: "Alvenas jen la Sovaĝa Hundo, kion fari?" La aliaj kadavroj ankaŭdiris malsamvoĉe: "Kion fari?" Subiteĉiuj kadavroj ekfalis teren kaj ekregis nur la silento.
Kiam li, ankoraŭtimtremante volis leviĝi, venis iu kun bruta kapo, sed homa korpo, kiu klinante sin mordis homajn kapojn kaj suĉis la cerbojn unu post alia. Li kun timo kaŝis sian kapon sub kadavron. La brutkapulo venis moviŝultron de li por trovi lian kapon. Li pene kaŝis sin ne lasante la brutkapulon trovi. Sed tiu forpuŝis la kadavron kuŝanta li kaj pro malŝirmo malkovriĝis la kapo de li. Ege teruriĝis li, palpinte sian talion Li ekkaptisŝtonon tiel grandan kiel bovlo kaj firme tenis en sia mano. Kiam la brutkapulo klinis sin por mordi, li abrupte saltis kriante kaj atakis la brutan kapon. La ŝtono trafis ĝian buŝon kaj la brutkapulo hurlis strige. Ŝirmante sian buŝonĝi forkuris kun doloro kaj vomis sangon sur vojon. Li observis kaj trovis inter la sango du dentojn, kiuj estis kurbaj je meza parto kaj tre akraj je la pinto, kun longo de pli ol 4 coloj. Li kunportis tion reen kaj montris al aliaj homoj, sed neniu sciis kio estis tio.