第27章 僧孽—AVERTO AL LA BONZO

Iu viro nomata Zhang subite mortis kaj estis kondukita de la fantompedelo al la Reĝo de Hadeso. Kontrolinte la vivmortan registrolibron, la Reĝo eksciis ke Zhang estis misarestita. Kolere la Reĝo ordonis, ke la fantompedelo resendu la misarestiton al la homa mondo. Elirinte de la reĝa halo, Zhang ŝtele petis la fantompedelon konduki lin rondviziti la inferon. Tiu jesis kaj gvidis Zhang por rondviziti la Naŭan Etaĝon de la Infero, la Monto el Tranĉiloj kaj Arbaro el Glavoj. Fine ili venis al loko, kie bonzo estis malsupren pendigita per ŝnuro tra borita femuro. Pro dolorego la bonzo laŭte vekriis.

Alproksimiĝinte Zhang trovis tiunĝuste sia propra frato pli aĝa. Kun miro kaj kompato Zhang demandis al la pedelo: "Pro kia kulpo li estas pendigitaĉi tie? "

La fantompedelo klarigis respondante: "Tiu bonzo kvestis grandnombron da mono, sed tuto disipis por sia volupta ĝuo kaj en hazardludo. Tial li meritas tian punon. Nur lia pento povus savi lin de tia sufero."

Vekiĝinte Zhang supozis, ke lia frato eble jam mortis. Tiam lia frato loĝis en Xingfu-Templo kaj Zhang ekiris lin viziti. Ĵus enirinte la pordon de la templo, Zhang jam aŭdis la doloran vekrion de sia frato kaj vidis, ke furunko pusis kun sango sur lia femuro kaj la kruro estis pendigita sur la muroĝuste kiel en tiu pozo, kiun li vidis en Infero. Surprizite Zhang demandis pri la kialo kaj la bonzo respondis, ke nur tia pendigo povas iom malpliigi la doloron, alieĝi pikos netolereble.

Zhang rakontis al li kion li mem vidis en Infero, kio ege terurigis la bonzon. De tiam la bonzo abstinis ĉian vinon kaj viandan pladon, turninte sin al ĉiutaga pia sutrorecitado. Tiel, post duonmonato, lia femuro iom post iom resaniĝis kaj li fariĝis disciplinema disĉiplo.

Komentarias la verkanto de la strangaĵoj:

Ĉar Infero estas tre malproksima kaj necerta, per tio la malicaj fiuloj ofte tiel konsolas sin mem. Ili ja ne komprenas, ke la suferoj en la homa mondo ja estas puno de Infero. Ĉu tio ne estas timinda?