第26章 娇娜—FRAN?LINO JIAO NA

Kong Xueli, idarano de la Sanktulo Konfuceo, estis eleganta instruitulo, lerta en poezio. Lia intima amiko, kiu funkciis kiel guberniestro de Tiantai, sendis leteron por inviti lin viziti. Sed la guberniestro mortisĝuste tiam, kiam Kong alvenis. Tioĵetis Kong en embarasan malfacilon, ĉar mankis al li mono por veturi reen. Do li, vole-nevole devis portempe loĝi en Putuo-Templo kaj dungiĝis kiel skribisto de sutroj por la monaĥoj.

Okcidente de la templo, je distanco de cent paŝoj, troviĝis domo de sinjoro Shan, deveninta de iam eminenta familio. Post dekadenco pro severa proceso, sinjoro Shan transloĝiĝis kun sia negranda familio al kamparo kaj lasis la domon dezerta. Iutage kiam lavange neĝegis, troviĝis neniu vojaĝanto survoje. Kong hazarde iris preter la domo kaj el la pordo eliris junulo, aspekte kaj kondute tre bela. Ekvidinte Kong la junulo ĝentile salutis lin. Kaj post interŝanĝo de iom da komplimentoj, invitis lin viziti lian domon. Kun plezuro Kong sekvis la junulon por eniri. La ĉambroj ne estis tre vastaj, ĉie pendis brokataj kurtenoj kaj sur la muro estis pendigitaj multaj kaligrafaĵoj kaj pentraĵoj de antikvuloj. Sur la tablo kuŝis libro kun titolo Notoj pri Felando Langhuan. Foliumanteĝin, Kong trovis la enhavon alloga kaj kiun li neniam legis. Supozante ion, ĉar la junulo loĝis en la domon de sinjoro Shan, kredeble li estis la mastro, do Kong demandis nenion pri lia familio. La junulo, tamen demandis multon pri la misfortuno de Kong kaj tre simpatiis al li. Sekve la junulo konsilis, ke Kong fondu lernejon kaj varbu lernantojn. Sed tiu respondis kun veo: "Ho ve! Kiel nekonata vojaĝanto el fremda loko, kie mi povus trovi por mi rekomendanton?" "Se vi ne trovos min needukebla," diris la junulo,"mi volonte estu via instruato." Kong treĝojis, sed ne pretendis esti lia instruisto. Li konsentis nur amikiĝi kaj demandis: "Kial la domo esits fermata dum tiel longa tempo?" "Tio estas domo de familio Shan," respondis la junulo. "Ĝi restis dum longa tempo vakantaŝlositeĉar la dommastroj transloĝiĝis al kamparo. Mi havas familian nomon Huangfu kaj nia hejmloko estis en Shaanxi, sed ĉar nia domo estis forbruligita de sovaĝa incendio, ni devas loĝiĉi tie portempe." Nur de tio Kong eksciis, ke la junulo ne estis la dommastro sinjoro Shan.

Tiun vesperon, ambaŭ ĝuis ravan interbabilon kaj la junulo invitis Kong resti por kundormo. Frumatene jam venis servo-knabo bruligi karbofajron en laĉambro. La junulo ellitiĝis la unua kaj eniris al la internaĉambro, dum Kong ankoraŭsidis sin volvante en litkovrilo. Tiam la servo-knabo eniris anoncante: "Jen venas la Mastro Grandsinjoro!" Surprizite Kong leviĝis. Jen eniris maljunulo kun arĝentaj hararo kaj barbo, kiuĝentile dankis al Kong dirante: "Mi tre dankas vin, ke vi degnas doni instruojn al mia filo, la kruda bubo, kiu estas nur komencanto de lernado. Mi esperas, ke vi traktu lin disĉiplo anstataŭamiko." Kaj li donacis al Kong kompleton da brokataj vestoj, zibelfelanĉapon kaj po paro daŝtrumpoj kajŝuoj. Atendinteĝis kiam Kong finos lavadon kaj kombadon, la mastro regalis lin per vino kaj pladoj. La tablo, seĝoj, jupoj kaj roboj, kies modoj estis nekonataj por Kong, ĉiuj frapis sorĉe al liaj okuloj. Post kelkaj tostoj, la maljunulo ekstaris por retiriĝi kaj li foriris apogante sin sur irbastono. Post manĝo la junulo prezentis al Kong siajn ekzerckajerojn, kiuj tamen enhavis, je miro de Kong, nur verkojn en klasika stilo, sed neniun eseon laŭskemo postulata deŝtatoficistiga ekzameno. Demandite pri la kialo, la junulo respondis ridante: "Ho, mi neniam havis la ambicionĉasi rangon per imperiaj ekzamenoj."

Tiun vesperon, la juna Huangfu invitis Kong al refoja drinko, sed kun vortoj: "Ni ravu nin per drinkoĉi-vespere sed morgaŭjam ne plue." Li alvokis la servoknabon kaj ordonis al li: "Iru rigardiĉu mia patro jam endormiĝis? Se jes, venigu laĉambristinon Xiangnu[19]kaŝe." La servoknabo foriris kaj tre rapide revenis kun bivo en brodita sako. Post momento envenis bela ĉambristino pimpe vestita. La junulo petis ŝin ludi la muzikaĵon Lamento de Sinjorinoj Xiang. Kiam ŝi plukis per ebura plektro la kordojn, ekfluis patosa kaj kortuŝa tono, kiun Kong neniam aŭdis antaŭe. Posteŝi priservis, laŭaludo de sia mastrido, la vindrinkon per kolosaj pokaloj kaj la festeno kaj muziko daŭrisĝis tre malfrua horo post noktmezo.

La sekvan matenon ambaŭ ellitiĝis frue kaj studis kune. La junulo montriĝis tiel inteligenta, ke li povis memoriĉion, kion li legis eĉ nur unufoje kaj lia verkado, post praktiko du aŭtri monata ankaŭfariĝis tre impresa kaj eleganta. Do ambaŭinterkonsentis, ke ili havu kundrinkadonĉiun kvinan tagon kaj la bela Xiangnuĉeestisĉiufoje. Iuvespere dum la drinko ravis arde Kong fiksis sian rigardon senmove al laĉambristino. La junulo tuj komprenis la deziron de sia amiko kaj diris: "Tiu knabino estas sub dispono de mia patro, pro tio ke vi suferis de soleco kiel fraŭlo sen kunulino kaj for de sia hejmloko, mi jam delonge pensis kaj intencis baldaŭtrovi por vi bonan parulinon." "Se vi kompleze favoras min," diris Kong,"lasuŝin esti tiel klera kaj bela kiel fraŭlino Xiangnu."

La junulo ekridis, dirante: "Laŭviaĵusa parolo, vi ja havis tro maloftan kontakton kun knabinoj," kaj li daŭrigis. "Se vi opiniusŝin ideala, vi estos tro facile kontentigebla!" Ses monatoj pasis. Iutage Kong volis ekskursi alĉirkaŭurbo. Li iris al la pordo, sed trovisĝinŝlosita de ekstere. Kong demandis pri la kialo, la junulo respondis: "Ĉar mia patro ne volis, ke tro multaj gastoj ĝenos mian studadon, tial li per tio senigis al ni vizitantojn." Aŭdinte la klarigon, Kong ankaŭ trankviliĝis. Jen venis somero sufoke varmega. Ili translokiĝis studi al pavilono enĝardeno.

Iutage Kong trovis sur sia brustoŝvelaĵon, kiu estis tiel granda kiel persiko, sed post unu nokto jam fariĝisĝis dimensio de bovlo. Li kuŝisĝemante pro doloro. La junulo venis pririgardi lin tagnokte eĉ forgesante manĝi aŭ dormi. Post kelkaj tagoj Kong fariĝis ankoraŭpli grave malsana, povante nek manĝi nek trinki. La maljuna mastro ankaŭvenis rigardi al li, sed povis fari nenion krom vei kun sia filo ambaŭ. "Antaŭhieraŭ," diris la filo. "Mi pensis, ke mia fratino Jiao Na povis kuraci la malsanon de mia instruisto. Kaj mi sendis homon al mia patrinflanka avino voki ŝin. Kial ŝi ankoraŭ ne venas?" Ĝuste tiumomente servisto eniris anoncante: "Fraŭlino Jiao Na alvenis kun via onklino kaj kuzino A Song!" La patro kaj filo ambaŭrapidis al la internaĉambro kaj post momento la junulo kondukis sian fratinon al Kong por ekzameni.

Jiao Na, 13 aŭ 14-jara, havis belan okulparon plenan de inteligenteco kaj gracian figuron kiel saliko dancanta en zefiro. Ekvidinte tiel amindeĉarman knabinon, Kong tuj sentis sin pli bonfarta, eĉforgesanteĝemvei. La junulo diris al sia fratino: "Jen mia bona amiko, tiel intima kiel propra frato. Bonvolu kuraci lin zorgeme!" Reteninte sian hontemon, la knabino suprentiris siajn longajn manikojn kaj alsidanteĉe la lito, palpis la pulson de Kong. Kiamŝi tuŝis lian haŭton, Kong ekperceptis bonodoron, pli aroman ol tiu de orkideoj. La knabino diris ridante: "Estas konsekvence ke vi malsaniĝis tiel seriozeĉar via koro tuŝiĝis. La malsano estas kriza, sed ankoraŭkuracebla, tamen la operacio nepre necesas!" Kaj ŝi prenis de sia brako oran braceleton, lokigis ĝin al la tumoro kaj subpremisĝin malrapide. Laŝvelaĵo leviĝis pli altaĉirkaŭcolon ol la braceleto kaj ankaŭtuta inflama parto troviĝis en la braceleto, ne plu tiel granda kiel bovlo. Per unu manoŝi deŝovetis sian muslinan robon kaj elprenis akran tranĉilon kun klingo malpli dika ol papero kaj subpremante la braceletonĉiam per la alia mano, komencis delikate fortranĉiĉirkaŭe de la tumorradiko. Purpura sango elfluis, makulante littukon kaj maton. Sed Kong,ĝuante la intiman proksimiĝon al la belulino, ne nur ne sentis doloron, eĉmale nur timis, keŝi finos la operacion tro rapide kaj foriros frue.

Postnelonge la karno-putraĵoj estis fortranĉitaj en blokoj kiel tuberoj de arbo. Tiamŝi petis iom da akvo por lavi al li la vundon kaj vomis el la buŝo ruĝan pilolon en grando de bido, kiunŝi metis sur lian bruston kaj turnisĝin rondon post rondo. Je la unua cirklo Kong sentis sian vundon varme brula; je la dua, komforte juka; kaj je la tria agrabla malvarmo disvastiĝis tra lia tuta korpo penetranteĝisoste. La knabino remetis la ruĝan pilolon en sian buŝon kaj diris: "Resanigite!" Poste ŝi rapidis de la ĉambro for. Kong saltleviĝis por danki alŝi kaj trovis sian malsanon, kiu tiel dolore turmentis lin, jam tute malaperinta, sed la memoro priŝia beleco porĉiam kroĉiĝis al li. Ekde tiu momento li forgesis sian studon kaj tutajn tagojn nur sidadisŝtone kun interesiĝo pri nenio.

La junulo jam rimarkis tion kaj iutage diris al Kong: "Mi jam trovis bonan knabinon por vi." "Kiun?" demandis Kong. "Ankaŭ el miaj parencoj," Kong meditis dum longa tempo, fine diris mallonge. "Ne necese!" kaj turnante sian vizaĝon al muro, li recitis la versojn:

Neniu akv'pli vastas ol tiu en la maro,

Neniu nub'pli belas olĉe Wushan montaro.

Tute komprenante kion li aludis, la junulo klarigis: "Mia patro tre admiras vian grandan talenton kaj erudicion, ofte pensis pri edzinigo de iu el niaj familianoj al vi. Sed mi havas nur unu fratinon, kiu estas tro juna. Mia onklino havas filinon A Song, kiu estas jam 18-jara kaj tute ne malbela. Se vi ne kredos al mi, vi povus atendi en la verando kaj vidi propraokule kiamŝi iros al la ĝardeno porĉiutaga promenado," Kong faris laŭ la indiko kaj efektive vidis, ke Jiao Na venis kun ĉarma belulino kun du kurbaj brovoj delikate pentritaj kaj paro da etaj piedoj en broditaj arkŝuoj. Ŝi estis vere tiel aminda kiel Jiao Na. Ekstaze Kong petis, ke la junulo svatu por li.

La sekvan tagon, la junulo eliris de la internaĉambro kaj gratulis Kong dirante: "Ĉio jam en ordo!" Apartamento en aparta korto estis pretigita por la nupto de Kong kaj la ceremonio okazis tiun vesperon kun multaj ridbruoj miksitaj de kresĉendo de muziko. Kaj al Kong ŝajnis, ke la feino, kiun li sopiris en sonĝo, nun subite troviĝas en lia propraĉambro kaj li eĉsupozis, ke la Luna Palaco ne certe estis en laĉielo. Resume la geedziĝo ravis linĝis kompleta kontento.

Iutage la junulo diris al Kong: "Mi neniam forgesos vian favoron instrui min. Sed lastatempe la dommastro sinjoro Shan, fininte sian proceson, deziris repreni la domon tre urĝe por sia baldaŭa reveno. Tial ni intencas forlasi tiunĉi lokon kaj vojaĝi al okcidento. Mi scias, ke estos tre malfacile, por ke ni revidu unu la alian, sekve la disiĝbedaŭro multe turmentas min."

Kong esprimis sian volon akompani lin, sed la junulo admonis, ke li revenu al sia hejmloko. Kong hezitis, sentante tion malfacila. "Estu trankvila!" diris la junulo. "Mi povas sendi vin tuj reen." Post momento, la patro eniris kun A Song kaj prezentis donace al Kong cent taelojn da oro. Tiam la junulo kaptis la manojn de la geedzoj kaj ordonis, ke ili fermu siajn okulojn. Kong sentis, ke ili ekŝvebis en aero kaj vento sible blovis preter iliaj oreloj. Post certa tempo, la junulo ekparolis: "Ni jam alvenis!" Malferminte siajn okulojn, Kong trovis sin jam antaŭ sia hejmvilaĝo kaj konsciis, ke la junulo ne estis ordinala mortemulo. Ĝoje li frapis je la pordo de sia hejmo kaj lia patrino eliris multe surprizite. Kiam ŝi vidis lian belan edzinon, ŝi bonvenigis ŝin kun ĝojo. Kiam Kong returnis sin rigardi, lia amiko jam malaperis.

A Song estis bona bofilino kaj tre rapide akiris la renomon kaj proksime kaj fore per sia beleco kaj bonvirto. Poste Kong sukcese trapasis la plej superan imperian ekzamenon por la titolo de "Jinshi". Kaj estis nomumita kielĉefjuĝisto de Yan'an. Li intencis veturi kun sia tuta familio al la posteno, sed lia patrino fine restis hejmlokeĉar la vojaĝo porŝi estis tro longdistanca. A Song naskis filon, kiu estis nomita Xiaohuan. Poste Kong estis deoficigita pro ofendo al revizoro kaj portempe ne povis veturi al sia hejmloko pro retenado. Iutage kiam liĉasis eksterurbe li renkontis junan belulon, kiu, rajdante sur nigraĉevalo, de tempo al tempo rigardis al li returniĝente. Atente observante Kong konjektis ke li estas neniu alia ol la junsinjoro Huangfu. Ambaŭekbridis sianĉevalon kaj renkontiĝis kun miksitaj emocioj. Laŭinvito de Huangfu, Kong rajde venis kun li al vilaĝo kie la densa ombro de maljunaj arboj multe baris la sunradiojn. Enirinte la domon de Huangfu, Kong vidis, ke la pordoj estis digne dekoraciitaj kiel tiuj de nobelo. Kong demandis pri Jiao Na kaj ricevis la informon, keŝi jam edziniĝis; pri sia bopatrino: ŝi jam forpasis. La informoj faris lin ege sentimentala. Post tranokto Kong foriris, sed li revenis kun sia edzino. AnkaŭJiao Na venis por renkonti ilin. Ĉirkaŭprenante ties bebon en siaj brakoj amuze ŝi diris: "Mia kuzino miksis la sangon de nia raso!" Kong denove dankis ŝin riverence proŝia favoro en kuraco de lia malsano. "Vi jam fariĝis noblulo kaj via vundo jam tute resaniĝis, sedĉu vi ankoraŭne forgesis la doloron?" ridante demandisŝi. Edzo de Jiao Na, sinjoro Wu, ankaŭvenis saluti ilin kaj foriris kun sia edzino post du tagoj.

Iutage la junulo Huangfu aspektis treĉagrenita kaj sin turnis al Kong demandante: "LaĈielo sendos al ni grandan katastrofon, ĉu vi povus nin helpi?" Kong ne sciis kio okazos, sed li tuj promesis sian helpon senhezite. La junulo elkuris kaj kunvokisĉiujn familianojn eniri kaj kap-al-tere saluti al Kong en la halo. Konsternite Kong demandis pri la kaŭzo. "Ni estas fakte ne homoj, sed vulpoj," Klarigis la junulo. "Hodiaŭni havos la katastrofon de tondrado. Se vi helpos nin riskante per via vivo, nia familio eble saviĝos. Aŭvi tuj forfuĝu kun via filo por ne implikiĝi," Kongĵuris kunigi sian vivon aŭmorton kun la familio. Kaj la junulo petis lin stari kun glavo gardeĉe la pordo tute senmove spite alĉia tondroatako. Kong agis laŭla indiko kaj efektive jen kolektiĝis densaj nuboj farante laĈielon obskura. Retrorigardante Kong trovis, ke la domo jam malaperis, vidiĝis tie nur alta tombo kiel monto kaj faŭkis senfunda abismo. Dum li estis perpleksa inter torenta pluvo kaj furioza vento, muĝis tondrego kiu ekŝancelis monton kaj elradikigis maljunajn arbojn. Malgraŭblindiĝo kaj surdiĝo, Kong ankoraŭtenis sin senmova.

Subite monstro kun akra beko kaj longaj ungoj aperis el inter la densaj nigraj fumoj, kiu verŝajne kaptis iun kaj sorflugis kun la fumo. De ekrigardo al la vesto kajŝuoj de la viktimo, Kong kredis, ke tiu estas Jiao Na. Li eksaltis for de la tero kaj atakis la monstron per sia glavofrapo. La kaptito tuj falis teren, sed subite okazis alia tondroeksplodo kaj Kong falis mortinta.

Post momento laĈielo sereniĝis. Jiao Na jam rekonsciiĝinte per si mem, ekvidis, ke Kong kuŝis mortinta apud ŝi. Kun plorego ŝi ekkriis: "Kong mortis por mi! Kial mi ankoraŭvivu en la mondo?" AnkaŭA Song eliris kaj ili kune portis la kadavron de Kong reen. Jiao Na petis, ke A Song tenu kapon de sia edzo kajŝia frato fendu la kunpremitajn dentvicojn per ora harpinglo, dumŝi mem, kaptante lian mentonon, kondukis per sia lango la ruĝan pilolon en lian buŝon. Kaj per siaj lipoj premante liajn, ŝi enblovis spiron ke la ruĝa pilolo glitu en lian gorĝon glugle. Post momento Kong reviviĝis. Vidante ke la tuta familio starasĉirkaŭli, Kong sentis sin kvazaŭvekiĝinta el sonĝo. Ĉiuj sentisĝojon postŝoko de katastrofo. Kong admonis, ke ili foriru de tiuĉi dezerta loko, sugestante ke iliĉiuj veturu kun li al lia hejmvilaĝo. Ĉiuj akceptis la ideon escepte nur de Jiao Na. Kiam Kong invitis, keŝi kajŝia edzo kune veturu kun li, ŝi diris, ke probableŝiaj bogepatroj ne povus konsenti la foriron de la juna filo. Do neniu decido rezultiĝis tiun tagon. Ĝuste tiam alkuris juna servisto de familio Wu ŝvitante kaj anhelante. Surprizite ili haste demandis kaj informiĝis, ke Wu kaj lia familio ankaŭsuferis la katastrofon en la sama tago kaj neniu saviĝis de pereo. Jiao Na dronis en granda malĝojo kaj ne povis teni sin de senĉesa plorado. Ĉiuj konsolisŝin kaj tuj solviĝis la dilema decido pri forveturo kune kun Kong. Kong iris en la urbon dum kelkaj tagoj por aranĝi siajn aferojn tie kaj li rapide preparis siajn pakaĵojn tagnokte. Atinginte la celitan lokon, junsinjoro Huangfu estis loĝigita en aparta vilao kunĝardeno. Liĉiam tenis la pordonŝlosita deinterne kaj malfermisĝin nur kiam Kong kaj A Song alvizitis. Kong vivis feliĉe kun la junulo kaj lia fratino Jiao Na. Ili ludisŝakon, drinkis vinon, ĝuis babiladon kaj festenon kuneĝuste kiel samfamilianoj. La filo de Kong, Xiaohuan, kreskis en elegantan junulon sed kun spuroj de vulpeco en naturo. Kiam li vizitis el urbo, ĉiuj rekonis, ke li estis filo de vulpino.

Komentarias la verkanto de la strangaĵoj:

Persone mi admiras al la bela edzino de Kong ne tiom, kiom al lia enviinda amikino. Rigardante alŝi, oni povas forgesi malsaton, aŭskultanteŝian voĉon, oniĝuas agrablon. Ofte babili kaj drinki kun bona amikino kiel tiu, kortuŝite deŝia belo tiel ke la animo ravita kunfandiĝis kun laŝia, ja multe pli superis ol la trivialaj sensplezuroj!