第21章 #蛇人—PSILO

Vivis en la prefektujo Dongjun psilo A. Iam li bredis du serpentojn: ambaŭverdajn. Li nomis la pli grandan Daqing[16]kaj la malpli grandan Erqing[17]. Sur la frunto de Erqing estis ruĝa punkto kajĝi montriĝis aparte saĝa kaj obeema. Ludateĝi volviĝis aŭturniĝisĉiam laŭordono de la mastro, tial la psiloŝatisĝin multe pli ol la alian. Post jaro mortis la Unua Verdulo. La psilo volis havigi al si alian serpenton por kompletigi la paron, sed pro manko de libertempo ankoraŭne realigis la planon.

Iunokte li tranoktis en monta templo. Post tagiĝo, kiam li malfermis la kaĝon, malaperis ankaŭla Dua Verdulo. La psilo sentis tiel grandan bedaŭron, ke li eĉne volis plu vivi. Li pene serĉisĉie kaj laŭte vokadis, tamen senrezulte. Antaŭe kiam li venis al densa arbaro aŭprospera herbaro, liĉiam liberigis la serpentojn, por ke ili povu sin amuzi por momento kajĉiufoje ili rapide revenis. Pro tioĉi foje li ankaŭesperis, keĝi eble revenos mem. Li atendis tie sidanteĝis kiam la suno leviĝis jam sufiĉe alte fine li devis vole nevole foriri elreviĝe kunĉagreno. Elirinte de la monta templo, li paŝis nur kelkajn paŝojn, subite li aŭdis inter vepro kaj herboj susuron. Kun miro li haltis rigardante kaj ektrovis, ke jen venas Erqing. Ekstaze li kvazaŭreakiris sian perditan trezoron. Demetinte sian serpentkaĝon li staris apudvoje. Haltis ankaŭla serpento senmove. Observante li trovis, ke post Erqing sekvis alia eta serpento. Sin klinante la psilo A karesis Erqing dirante: "Ho, mi ja missupozis, ke vi forlasis min! Ĉu tiu nova serpent estas parulo, kiun vi alinvitas?" Li tuj elprenis manĝaĵon kaj nutris Erqing, samtempe ankaŭla etan serpenton, sed tiu, kvankam ne foriris, tamen nur kuntiriĝante ne kuraĝis preni la manĝaĵon. Tiam Erqing buŝprenis la manĝaĵon kaj transdonis al la eta serpento, ĝuste kiel mastro regalis sian gaston, La psilo refoje manĝigisĝin kajĉifojeĝi akceptis. Manĝinte la eta serpento sekvis Erqing kune eniri en la kaĝon.

La psilo kunportis la kaĝon for kaj trejnis la novan serpenton, kiu ellernis la arton same bone kiel Erqing. Tial la psilo donis al ĝi la nomon Xiaoqing[18]. Kun la du serpentoj li turneadis diversloke kaj gajnis nekalkuleblan profiton. Ordinare nur tiuj serpentoj malpli ol 2 futojn longaj taŭgis por ludi, ĉar la pli longaj konsekvence estis tro pezaj. Tial la psilo ofteŝanĝis sian ludatan serpenton. Pro sia aparta obeemo kaj lerteco, Erqing, kvankam jam sufiĉe longa, ankoraŭne estis forlasita. Tiel pasis ree 2 aŭ3 jaroj, Erqing kreskis jam pli ol 3 futojn longa. Kuŝanteĝiĉiam facile plenigis la kaĝon kajŝtopisĝin, nur tiam la psilo decidisĝin forlasi.

Iutage li venis al la Orienta Monto de Zichuan, li manĝigis Erqing per frandaj manĝaĵoj, preĝis bene kaj forsendisĝin. Erqing formoviĝis, sed post momentoĝi revenis kaj restisĉirkaŭla kaĝo. La psilo mansvingis, dirante: "Foriru! En la mondo neniu bankedo povus daŭri cent jarojn senfine. De nun kaŝu vin en la grandaj valoj, tre eble vi fariĝos fea drako. Kial necesas ĉiam loĝi en tiel malgranda kaĝo?" La serpento Erqing foriris, sed post momento revenis. Ĝi ne foriĝis malgraŭ, ke la psilo mansvingis. Per sia kapo Erqing tuŝis la kaĝon. AnkaŭXiaoqing vigle moviĝis en la kaĝo. La psilo komprenis kaj diris: "Ho, ĉu vi volas diri adiaŭon al Xiaoqing?" Li malfermis la kaĝon kaj Xiaoqing rapide eliĝis. La serpentoj ambaŭinterkroĉis sin kaj eligis siajn langojn kvazaŭinterparolante. Postnelonge ambaŭkune formoviĝis. La psilo opiniis supoze ke la serpento Xiaoqing eble ne revenos. Tamen post momentoĝi revenen moviĝis solece. Depost tiam la psiloĉiam serĉis novan serpenton, sed neniun taŭgan li povis trovi. Dume Xiaoqing ankaŭdikiĝis tiom peza, ke la psilo ne povis ludi perĝi. Pasis kelka tempo, li trovis alian serpenton, ankaŭbone obeeman, tamen finfine malpli ol Xiaoqing, kiu siatempe jam fariĝis tiel dika kiel brako de infano.

Antaŭeĉar Erqing vivis en montaro, tion ofte vidis arbohakistoj. Post kelkaj jaroj Erqing fariĝis pli ol futojn longa kaj kiel bovlodika, de tempo al tempo elkuris persekuti preterpasantojn. Tiel ke la vojaĝantoj avertis unu la aliajn pri la alarmo kaj oni ne kuraĝis iri tien. Iufoje la psilo hazarde pasis preter la loko kaj abrupte alflugis serpento kvazaŭvento.Terurite la psilo kuris for, sed la serpento postkuris ilin des pli rapide. Retrorigardante li trovis, ke la serpento jam preskaŭatingis lin. Tiam li subite ekvidis la ruĝan punkton sur la frunto de la serpento kaj komprenis, ke tiu estis Erqing. Li demetis sian kaĝon kaj vokis: "Erqing, Erqing! "

La serpento ekhaltis, levante sian kapon dum longa tempo kaj elsaltisĉirkaŭvolvi la korpon de la psiloĝuste kiel en la malnova tempo, kiam ili kune ludis. La psilo vidis la serpenton sen malica intenco, tamenĝi estis tro peza, pro tio li ne povis elteni tianŝarĝon longtempe. Li kuŝiĝis teren preĝante kaj la serpento do liberigis lin kaj frapis per sia kapo la kaĝon. La psilo komprenis tion kaj malferminte la kaĝon ellasis Xiaoqing. Revidante unu la alian, la serpentoj ambaŭinterplektiĝis kiel maltozoj kaj disiĝis nur post sufiĉe longa tempo.

La psilo do parolis al Xiaoqing: "Ho, jam delonge mi volis disiĝi kun vi, feliĉe nun vi trovas kunulon," kaj li turnis sin al Erqing dirante: "Ĝin vi konduku for de mi. Tamen aŭskultu mian averton: neĝenu la preterpasantojn por ofendi laĈielon, ĉar en la profunda montaro ne mankas manĝaĵoj por vi!" Aŭskultante la serpentoj ambaŭmallevis sian kapon, kvazaŭobeis. Jen ili ekmoviĝis, la pli granda antaŭe kaj la malpli granda sekvante. Kie ili rampis la herboj dividiĝis kun spuroj. La psilo staris tie kaj rigarde sekvis ilin longe. Li foriris nur kiam malaperis la serpentoj. Depost tiam la vojpasantoj retrovis la vojon paca, sendanĝera kaj oni ne sciis kien malaperis la du serpentoj.

Komentarias la verkanto de la strangaĵoj:

Serpento nur stulta estaĵo, tamenĝi havas intiman amikecon kun sia malnova amiko kaj obeeme aŭskultis lian averton. Do estas sufiĉe strange ke la homo, eĉ al sia amiko de dekjaroj, al sia favoranta mastro de kelkaj generacioj, tamen volis insidi, aŭmalice fuŝi per miskuraciloj, aŭrepagi per sendanka malamo. Ho, tia ago estas vere malpli inda ol tiuĉi ago de serpento!