第20章 长清僧—LA BONZO DE CHANGQING

Vivis en Changqing altmorala bonzo, kvankam pli ol 70-jara, tamen sufiĉe sana. Iutage li ekfalis teren. Kiam la monaĥoj el templo alkuris savi lin, li jam forpasis. Sed la bonzo ne sciis, ke li mem jam mortis. Lia spiritoŝvebis for kaj alvenis al Henan-provinco. Okazis samtage tio, ke filo de sinjoro en malnova renoma familio de Henanĉasis kun dekkelkaj lakeoj kajĉasaglo. Li falis de sur la galopantaĉevalo kaj tuj mortis. Okaze la spirito de la bonzo alvenis ĝuste tiun momenton kaj enkarniĝis en la korpon. Tiel li iom post iom rekonsciiĝis.

La lakeojĉirkaŭis lin demandante kiel li sin sentas. Malferminte siajn okulojn, li ekkriis: "Kial mi venisĉi tien?" Ĉiuj lakeoj braklevis lin kaj kune revenis hejmen. Kiam liaj virinoj kolektiĝis kun demandoj pri lia farto, li diris en granda konsterniĝo: "Mi ja estas bonzo, sed kiel mi venisĉi tien?" Liaj familianoj opiniis lin perdinta prudenton kaj pene provis venigi lian memoron per tiro de liaj oreloj. La bonzo ne faris sinpravigon sed nur silentis kun fermitaj okuloj. Por manĝo li akceptis nur rizon, sed rifuzisĉian ajn vinon kaj viandon. Nokte li dormis sola, rifuzante kunloĝadon de siaj edzinoj. Post kelkaj tagoj li subite deziris iom promeni. Ĉiuj en lia familio treĝojis pri tio.

Kiam li eliris kaj ripozis nur momenton, unu post alia lakeoj vizitis lin pro diversaj aferoj, petante liajn instrukciojn, sed li rifuzis ĉiujn sub la preteksto, ke li ankoraŭ estis malforta pro la malsano. Li nur demandis al ili: "Ĉu vi sciis pri la gubernio Changqing en provinco Shandong?" "Jes." Ĉiuj lakeoj respondis. "Mi sentas min senplezura kaj volas vojaĝi al Changqing, tuj preparu por mi la pakaĵojn!" li ordonis. Ĉiuj familianoj admonis lin nuligi la malproksiman vojaĝon pro la nebona farto, sed li ne volis aŭskulti ilin.

La sekvan tagon li jam ekveturis. Atinginte la gubernion Changqing, li trovis, keĉio restis same kiel hieraŭ, sen demando pri vojo li facile venis al la templo. Vidante la alvenon de honorinda gasto, la monaĥoj akceptis lin treĝentile.

Tiam li demandis ilin: "Kie estas la olda bonzo, via majstro? "

"Ho, nia Majstro jam forpasis," respondis la monaĥoj.

"Sed kie estas lia tombo?" La monaĥoj kondukis lin al la nova tombo, kiun ankoraŭne tute kovris sovaĝaj herboj. Tamen neniu el la monaĥoj povis kompreni kial la gasto nepre volis viziti tiunĉi lokon. Kondukante sianĉevalon, la gasto nun volis foriri.Adiaŭante li diris al la monaĥoj: "Via majstro estis bonvirta bonzo. Ĉiujn liajn postrestaĵojn vi devas bone rezervi, ne difektu!" La monaĥoj jesis, promesante fari tion kaj nur tiam li foriris. Reveninte hejmen, li fariĝis senverva, kvazaŭŝtoniĝinta kaj tute ne zorgis pri la dommastrumado. Post kelkaj monatoj li fine kaŝe iris for de la domo kaj rekte veturis al la malnova templo, dirante al la monaĥoj: "Mi mem ja estas via majstro." La monaĥoj nature ne kredis tion kaj mokridis inter si pri tiuĉi pretendo. Tiam li rakontis al ili pri la reenkorpiĝo de la spirito kaj multaj epizodoj, kiujn li travivis inter ili. Pro la ekzakta konformo deĉiuj detaloj, la monaĥoj fine konvinkiĝis, ke li vere estis ilia majstro kaj li reokupis sian malnovan lokon en la templo, funkciante kiel en la pasintaj tagoj. Poste la familio de la junsinjoro ofte sendis al li kaleŝon aŭĉevalojn kun peto ke li revenu, sed li tion absolute ignoris. Ree pasis pli ol unu jaro, lia edzino sendis intendanton, kiu alportis multajn donacojn al li, sed li rifuzisĉiujn orojn aŭsilkaĵojn kaj akceptis nur unu tolan robon. Kiam liaj amikoj alvenis viziti lin kun respekto, ili trovis lin silentema, honesta, kun aĝo deĉirkaŭ30 jaroj, ofte parolante pri okazintaĵoj de la pasintaj 80 jaroj.

Komentarias la verkanto de la strangaĵoj:

Kiam homo mortis, li disiĝis kun lia animo. Se la animo ne disiĝos eĉpost mil-lia vojaĝo, tio estas dank'al lia firma volo. Pri tiu bonzo mi opiniis mirinda ne lian reviviĝon, sed tion, ke li povis liberigi sin de la luksa vivo, kiun li eniris. Se li dum palpebrumo lasos sin submetita al la epikurismo, mi supozus, ke li eĉ ne povus akiri deziratan morton, kiel li sukcesos fariĝi bonzo!