第1章 ANTA?PAROLO
- 世界语全译本:聊斋志异(全4册)
- 蒲松龄原著 孙明孝主编
- 458字
- 2019-11-20 18:49:26
La Esperanta versio estas tradukita laŭla teksto de laĉina originalo de Quanbenxinzhu Liaozhaizhiyi(La Strangaĵoj de Liaozhai, kompleta eldono kun novaj notoj), publikigita de la Popola Literatura Eldonejo en septembro 1989, Pekino.
Laĝenro fabloj havas noblan historion en la literaturoj de Oriento kaj Okcidento. Jam antaŭ 2500 jaroj, la helena sklavo Ezopo donis sian nomon al vigla fabla rakontaro, en kiu ĉefrolas bestoj kun diversaj tipe homaj virtoj kaj malvirtoj. Samepoke floradis la fabla arto en antikva Barato, kiel videblas en kolektoj kiel la Panĉatantro. Fablado estis maniero ne nur por kolekti kaj esprimi la popolan saĝon, sed ankaŭpor primoki kaj subfosi la pretendojn de la vantaj potenculoj, kiuj enĉiuj socioj penas pravigi sian misregadon.
Ne surprize, do, ke kritikemaj verkistoj en pluraj moderniĝantaj socioj trovis manieron reaktualigi tiunĝenron. En Francio, la genia strangulo La Fontaine famiĝis en la malfrua 17-a jarcento pro siaj 239 fabloj, lerte versigitaj kaj kolektitaj en dek du libroj. Sekvis lin interalie la brila ruso Ivan Krylov, kiu en la 19-a jarcento vaste populariĝis per ducento da fabloj tradukitaj kaj originalaj. En la manoj de tiuj grandaj artistoj, la senpretenda fablo fariĝis subtila armilo de la humanismo. Ideoj kaj esprimoj el iliaj verkoj fariĝis parto de la pensa heredaĵo de la Okcidento.
Sed la fablo estas ankoraŭpli universala! En la sama epoko kiel La Fontaine, laĉina aŭtoro Pu Songling malkovris ĝian mirindan povon pripentri laĉiutagan vivon kortuŝe kaj animtrafe. Liaj "mirrakontoj" kritikas la maljustecon de la feŭda sistemo, la rigidecon de la ŝtataj ekzamenoj kaj la moralajn devojiĝojn de ordinaruloj. Samtempe li prikantas la belecon de pura amo inter simplaj, malriĉaj homoj. La rakontaro fariĝis kultura trezoro de la ĉina popolo, sintezanta multajn el ĝiaj bazaj konceptoj pri etiko kaj estetiko.
Sortimento de la fabloj de Krylov aperis jam kiel n-ro 15 en la Serio Oriento-Okcidento, programo de UEA por diskonigi grandajn verkojn de la monda literaturo. Kiel oportune, do, bonvenigi ĉi tiun duan fablaron en la Serion! Kiel klarigas la Enkonduko, niŝuldas grandan dankon al la tradukisto sinjoro Guozhu, kiu dum jardekoj senĉese pliprofundigis sian konon de Esperanto kaj sian kapablon redoni ĉi tiun mirindan verkon en lingvaĵo freŝa kaj komprenebla. Al tio ni aldonu elkoran gratulon al Zaozhuang-a Universitato, kiu rekonis la valoron de la lingvo kaj la verko kaj nun regalas nin perĉi tiu bela eldono.
Mark Fettes
Prezidanto de UEA
7-an de decembro 2018