第4章 PREFACO DE LA A?TORO

Vestita per hibisko, zonita per hedero, ja tiel kantis Qu Yuan[4] en sia poemo La Monta Diino. Kaj pri la bovkapaj diabloj kaj serpentaj feoj ankaŭla longunga poeto Li He[5]ofte temis kun sia versmanio. Oni interpretisĉiu laŭsia bontrovo la muzikon deĉielo kajĉuĝi sonos diskorda aŭne dependasĉefe de aprioraj kaŭzoj. Ekzemble mi, Songling, per mia povra lumeto, simila al tiu de lampiro en aŭtuno, certe ne povis konkuri je brileco kontraŭ la nuntempaj demonoj. Kaj tiel banala kiel polvo en sunlumo, ne povis eviti mokadon de la diabloj. Kvankam mi ne havis la talenton de Gan Bao[6], tamen mi ŝatas kolekti historiojn pri supernaturuloj. Kaj same kiel Su Dongpo[7], mi ankaŭforte interesiĝis aŭskulti rakontojn pri fantomoj. Ĉiufoje kiam mi aŭdis unu rakonton, mi tuj notis ĝin kaj poste verkis el tio rakontaron. Dum longa tempo amikoj el diversaj lokoj ankaŭ sendis al mi rakontojn, tiel ke ili akumuliĝis centripete pli kaj pli multaj kun tempopaso. Kiom plie eĉ en la loko malevoluinta, ankaŭokazis aferoj pli strangaj ol tiuj en la fora lando de barbaroj, kiuj tondis al si harojn mallonge. Kaj same eĉtuj antaŭniaj okuloj, ankaŭne malpli oftas okazintaĵoj, pli mirigaj ol tiuj en la regno, kies popolanoj kalvigis kapon povantan flugi for-revenen. Mi ne povas rezigni mian vervon vigle tajdantan, nek tabuis montri mian grandanimon en vasta sino. Ĉu vi, honestaj homoj, eble ridus pri mi? Jes ja, legendoj aŭditajĉe vojkruciĝoj eble ne estis tre kredindaj, tamen multloke ankaŭne sen rezonoj. Sekve la ekstravagancajn vortojn ni ne devas tute ignori simple pro la plebaneco de la parolinto.

Ĉe mia naskiĝo, mia patro (ripozu li en paco! ) havis sonĝon, ke en la ĉambro venis magra bonzo en stolo kun dekoltita dekstra bustduono, kiu havis rondan plastron, malgrandan kiel monero, gluitanĉe lia mamo. Kiam mia patro vekiĝis, mi naskiĝis tiumomente. Kaj efektive kun nigra makulsignoĉemame ĝuste kiel li vidis en la sonĝo. Notinde ke mi estis magra kaj malsanema en junaĝo kaj senigita jeĉia favoro de Fortuno en adolteco. Soleco kaj izoliteco en mia hejmo estis tiel sama, kielĉe budhista templo kaj mia vivtenado per inko ankaŭ tre similas al budhista kvesto per vazo. Tial mi ofte pensis kun dubo, gratante al mi la harojn: ĉu la bonzo kredeble vere estis mia propra memo en la antaŭa vivo? Tamen al mi okazis, anstataŭ bonaj konsekvencoj de transhomiĝo aŭ feiĝo, eble eĉ danĝero de falo en malbonajn elirejojn en metempsikozo, tiel ke mi, kiel petalo portita de malfavora vento,ŝvebfalis alŝima situacio. Ho, kiu diras, ke la seskanala metempsikozo estis senkaŭza? Vidu Tamen ke noktmeze en la malfrua horo, kiam la lampo pli kaj pli mallumiĝis kaj la meĉo preskaŭ finbrulis, en la dezerta legoĉambro la skribotablo fariĝis tiel malvarma kvazaŭ, kovrita per glacio, mi aŭdace daŭrigis la kolektadon de mirrakontoj pri fantomoj, por fari milionon el milonoj unu post alia. Kaj drinkante mi movadis mian penikon por ellaboriĝo de la verko de justama indigno. Ho, estas vere bedaŭrinde, se oni sin dediĉos nur al tia laboro! Ho ve! La birdo, persekutita de prujna frosto, ne povis akiri varmon per ĉirkaŭpreno de arbo, kaj insekto sub pala luno de aŭtuno penis sin varmigi nur per sinpremiĝo al balustro. Aĥ, ĉu mi sukcesus trovi por mi la bonkonanton nur en la mondo de Hadeso?

Pu Songling

Printempe en la 14-a jaro de Kangxi-erao(1679 p.K.