第10章 画壁——LA FRESKO
- 世界语全译本:聊斋志异(全4册)
- 蒲松龄原著 孙明孝主编
- 1150字
- 2019-11-20 18:49:26
Kiam Meng Longtan de Jianghi kaj sinjoro Zhu Xiaolian, trapasinto de provinca ekzameno, gastis en metropolo, foje ili ekskursis hazarde al templo, kies konstruaĵoj, ĉu la preĝhalo aŭmonaĥa loĝejo, ĉiuj estis ne tre vastaj, kie provizore loĝis maljuna bonzo vaginta el fremda loko. Vidante ke alvenis vizitantoj, li iom ordigis sian veston kaj eliris bonvenigante konduki ilin rondviziti la templon. En la halo ili vidis skulptitan idolon de la budhista Majstro Baozhi[11]kaj sur la ambaŭflankaj muroj estis delikate pentritaj freskoj kun vivecaj figuroj. Fresko sur la orienta muro temis pri feino fluge disŝutanta petalojn. La juna virgulino-feino kun disetendiĝanta hararo[12]ĉarme ridetis tenante en sia mano floron. Ŝiaĉeriza buŝo kvazaŭekmoviĝus kajŝiaj rigardoj verŝajne fluus. Fikse rigardante dum longa tempo, sinjoro Zhu tute dronis en ekstazo kaj nebula penso. Ŝvebante kvazaŭ portata de nuboj, lia korpo alvenis jen sur la muron. Tie estis vicoj da pavilonoj, palacoj, ne samaj ol tiuj en la homa mondo. Maljuna bonzo lekcias sur la katedro.Amaso da aŭskultantojĉirkaŭis lin. Ankaŭsinjoro Zhu puŝiĝis inter ili staranta.
Postnelonge li sentis, ke iu kaŝe tiris lian baskon. Returninte sian kapon, Zhu vidis, ke tio estis la juna feino, kiu ekridis al li kaj foriris. Zhu tuj sekvisŝin. Tra zigzaga koridoroŝi eniris malgrandan apartamenton. Kiam Zhu heziteme ne kuraĝis plu iri, la juna feino sin returnante levis la floron en sia mano kaj svingis per ĝi kvazaŭ per tio lin vokis de malproksime. Do, kuraĝiginte Zhu ankaŭ eniris. En la kvieta ĉambro troviĝis neniu alia homo. Li ekbrakumisŝin, kiu tamen ne tre rifuzis. Ambaŭ do havis intimaĵojn. Posteŝi foriris ferminte laĉambron kun averto, ke li nepre eligu neniun sonon, eĉtuson. En noktoŝi revenis. Tiel pasis du tagoj. La amikinoj malkovris la sekreton kaj ili eltrovis sinjoron Zhu post traserĉado en la apartamento. Kunŝerco ili parolis al la juna feino: "Ho, kara franjo, kun tiom granda feto en via ventro, ĉu vi ankoraŭrezervis la hararanĝon kiel virgulino?" Ĝojbrue ili alportis harpinglojn kaj orelringojn k.s. por tualetiŝin novedzino. Dume la juna feino nur silentis honteme. Tiam iu el la amikinoj diris: "Fratinoj, ni ne restu ĉi tie tro longe kielĝenantoj!" kajĉiuj feinoj ridklukis forirante.
Tiam Zhu rigardis al la juna feino, kiu, kun alta hartubero kaj vibranta feniksforma harpinglo, aspektis pli bele ol tiam kun disetendiĝanta hararo de virgulino. Ĉar neniu alia estisĉirkaŭe ambaŭrefoje amuzis sin amorlude. Odoroj de orkideo kaj mosko penetris iliajn korojn. Dum ili ankoraŭĝuis la nedisigeblan interplekton, subite aŭdiĝis fortaj klaksonoj de botoj kaj katenoj, sekve bruo de disputoj. Surprizite la feino ekleviĝis kaj gvatis kune kun Zhu. Jen venis oficiro en ora kiraso, kun fulge nigra vizaĝo, kiu tenis en siaj manoj ferajnĉenaron kaj martelon. La feinoj linĉirkaŭsieĝis.
"Ĉu viĉiuj jamĉeestas?" demandis la oficiro.
"Jes, ĉiuj, senescepte!" ĥore respondis la feinoj.
"Se iu mortemulo kaŝiĝis inter vi," avertis la oficiro,"tuj lin denuncu por ne kaŭzi punon al vi!"
"Neniu!" refoje respondis la feinoj unuvoĉe.
La oficiro returnis sin kaj balais per akraj rigardoj, kvazaŭli volus traserĉi. Terurite la juna feino diris al Zhu: "Rapide kaŝu vin sub la liton!" kajŝi mem haste forfuĝis tra la pordeto sur la muro. Kaŝe kuŝante sub la lito, sinjoro Zhu eĉne kuraĝis ellasi siajn spirojn. Jen li aŭdis, ke la paŝbruoj de la botoj unue iris en laĉambron, sed baldaŭeliris kaj post momento la bruo pli kaj pli malproksimiĝis. Nur tiam Zhu trankviliĝis iomete. Tamen ekster la fenestro ankoraŭaŭdeblis de tempo al tempo, ke oni iradis tien-reen parolante pri tio. Post longtempa kurbiĝado sub la lito, sinjoro Zhu sentis kvazaŭcikadoĉirpisĉe liaj oreloj kaj fajrerojŝprucis el liaj okuloj. La situacio fariĝis vere netolerebla! Tamen vole-nevole li devis nur atendi la revenon de la juna feino, eĉforgesinte de kie li mem alvenis. Dume en la preĝhalo sinjoro Meng Longtan trovis sian amikon Zhu subite malaperinta.
Kun dubo li demandis al la muljuna bonzo, tiu respondis ridante: "Li iris aŭskulti lekcion pri budhismo."
"Sed kie?" demandis Meng.
"Ne malproksime" respondis la maljuna bonzo kaj post momento frapis la muron per fingroj alvokante: "Ho, sinjoro patrono Zhu, kial vi foriris por tiom longa tempo senrevene?" Je lia voko jen aperis sur la pentrita muro ankaŭla figuro de Zhu, kiu atente aŭskultis, kvazaŭion rimarkis.
Tiam la maljuna bonzo revokis: "Rapide revenu! Via kunvojaĝanto atendis vin jam tro longe." Kaj Zhu ekŝvebis de la muro surteren. Stulte senvorte kun rigidaj rigardoj kaj senforte moliĝintaj piedoj. Kun granda miro Meng demandis al li. Zhu respondis, ke li, kuŝante sub la lito, subite aŭdis tondrojn da frapoj al la pordo kaj li elkuris subaŭskulti. Rigardante al la fresko, ili trovis, ke la flortenanta juna feino jam estas kun alta spiralforma hartubero de novedzino anstataŭla disetendiĝanta hararo de virgulino.
Surprizite Zhu demandis al la maljuna bonzo pri la kialo. "Iluzio naskiĝas en la menso," li respondis kun rideto: "Kiel mi, povra bonzo, povus ekspliki pri tio?" Senkuraĝigite Zhu trovis nenion por diri kaj ankaŭMeng surprizite konfuziĝis. Ambaŭstariĝis kaj eliris laǔ laŝtuparo.
Komentarias la verkanto de la strangaĵoj:
Tio estas, ke "Iluzio naskiĝis en la menso" , tion diras verŝajne nur homo, kiu posedas veron. Diboĉa menso estigas voluptan iluzion kaj menso kun voluptemo estigas animstaton de timo. Por ilumini la malklerulojn, Bodisatvo sugestis per miriado da transformiĝoj de iluzioj, kiuj fakte estas nenio alia ol aktivoj de la homa menso. La maljuna bonzo parolis kun granda favora bonkoreco. Tamen bedaŭrinde montriĝas nenia signo, ke aŭskultintoj komprenis lian instruon kaj iluminite decidis sin oferi al Budhismo kaj eniri montaron kun malligita hararo por serĉi la veron.